WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
1 Samuel 12
7 - Nun stariĝu, kaj mi faru juĝan analizon koncerne vin antaŭ la Eternulo pri ĉiuj bonfaroj de la Eternulo, kiujn Li faris al vi kaj al viaj patroj.
Select
1 - Tiam Samuel diris al ĉiuj Izraelidoj: Jen mi obeis vian voĉon pri ĉio, kion vi diris al mi, kaj mi starigis por vi reĝon.
2 - Kaj nun jen la reĝo iras antaŭ vi, kaj mi maljuniĝis kaj griziĝis, kaj miaj filoj estas ĉi tie inter vi; mi iradis antaŭ vi de mia juneco ĝis la nuna tago.
3 - Jen mi estas; parolu pri mi antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Lia sanktoleito: kies bovon mi prenis? kaj kies azenon mi prenis? kaj kontraŭ kiu mi agis maljuste? kaj kiun mi premis? kaj el kies mano mi prenis subaĉeton, por ke mi kovru miajn okulojn koncerne lin? kaj mi repagos al vi.
4 - Sed ili diris: Vi faris al ni nenian perfortaĵon nek maljustaĵon, kaj vi nenion prenis el ies mano.
5 - Kaj li diris al ili: La Eternulo estas atestanto antaŭ vi, kaj Lia sanktoleito estas atestanto hodiaŭ, ke vi nenion trovis en mia mano. Kaj ili diris: Atestanto.
6 - Tiam Samuel diris al la popolo: La Eternulo, kiu starigis Moseon kaj Aaronon, kaj kiu elkondukis viajn patrojn el la lando Egipta.
7 - Nun stariĝu, kaj mi faru juĝan analizon koncerne vin antaŭ la Eternulo pri ĉiuj bonfaroj de la Eternulo, kiujn Li faris al vi kaj al viaj patroj.
8 - Kiam Jakob venis en Egiptujon kaj viaj patroj ekkriis al la Eternulo, tiam la Eternulo sendis Moseon kaj Aaronon, kaj ili elkondukis viajn patrojn el Egiptujo kaj ekloĝigis ilin sur ĉi tiu loko.
9 - Sed ili forgesis la Eternulon, sian Dion, kaj Li transdonis ilin en la manojn de Sisera, militestro de Ĥacor, kaj en la manojn de la Filiŝtoj kaj en la manojn de la reĝo de Moab, kiuj militis kontraŭ ili.
10 - Tiam ili ekkriis al la Eternulo, kaj diris: Ni pekis, ĉar ni forlasis la Eternulon kaj servis al la Baaloj kaj al la Aŝtaroj; nun savu nin el la manoj de niaj malamikoj, kaj ni servos al Vi.
11 - Tiam la Eternulo sendis Jerubaalon kaj Bedanon kaj Jiftaĥon kaj Samuelon, kaj Li savis vin el la manoj de viaj malamikoj ĉirkaŭe, kaj vi restis eksterdanĝeraj.
12 - Sed kiam vi vidis, ke Naĥaŝ, reĝo de la Amonidoj, venis kontraŭ vin, vi diris al mi: Ne, reĝo regu super ni; kaj la Eternulo, via Dio, estas ja via reĝo.
13 - Nun jen estas la reĝo, kiun vi elektis, pri kiu vi petis; jen la Eternulo starigis reĝon super vi.
14 - Se vi timos la Eternulon kaj servos al Li kaj obeos Lian voĉon kaj ne ribelos kontraŭ la diro de la Eternulo, tiam vi kaj ankaŭ la reĝo, kiu ekregis super vi, estos sub la defendo de la Eternulo, via Dio.
15 - Sed se vi ne obeos la voĉon de la Eternulo kaj vi ribelos kontraŭ la diro de la Eternulo, tiam la mano de la Eternulo estos kontraŭ vi, kiel kontraŭ viaj patroj.
16 - Eĉ nun stariĝu, kaj vidu tiun grandan faron, kiun la Eternulo faros antaŭ vi.
17 - Ĉu ne estas nun rikolto de tritiko? sed mi ekvokos al la Eternulo, kaj Li donos tondrojn kaj pluvon, por ke vi sciu kaj vidu, kiel granda estas via malbono, kiun vi faris antaŭ la Eternulo, petante por vi reĝon.
18 - Kaj Samuel ekvokis al la Eternulo, kaj la Eternulo donis tondrojn kaj pluvon en tiu tago; kaj forte ektimis la tuta popolo la Eternulon kaj Samuelon.
19 - Kaj la tuta popolo diris al Samuel: Preĝu por viaj sklavoj al la Eternulo, via Dio, por ke ni ne mortu; ĉar al ĉiuj niaj pekoj ni aldonis ankoraŭ malbonagon per tio, ke ni petis por ni reĝon.
20 - Sed Samuel diris al la popolo: Ne timu; vi faris ja tiun tutan malbonon; nur ne forturniĝu de la Eternulo, kaj servu al la Eternulo per via tuta koro.
21 - Kaj ne forkliniĝu al la vantaĵoj, kiuj ne helpas nek savas, ĉar ili estas vantaĵo.
22 - La Eternulo ne forlasos Sian popolon, pro Sia granda nomo; ĉar la Eternulo bonvolis fari vin Lia popolo.
23 - Mi ankaŭ ne permesos al mi peki antaŭ la Eternulo, ĉesante preĝi por vi, kaj mi gvidados vin laŭ la vojo bona kaj ĝusta.
24 - Nur timu la Eternulon kaj servu al Li fidele per via tuta koro, ĉar vi vidas, kion grandan Li faris al vi.
25 - Sed se vi agos malbone, tiam ambaŭ, kiel vi, tiel ankaŭ via reĝo, pereos.
1 Samuel 12:7
7 / 25
Nun stariĝu, kaj mi faru juĝan analizon koncerne vin antaŭ la Eternulo pri ĉiuj bonfaroj de la Eternulo, kiujn Li faris al vi kaj al viaj patroj.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget